Rektlinia sfera projekcio

En geometrio, la rektlinia sfera projekciostereografia projekcio estas certa surĵeto (funkcio) kiu projekcias n-sferon de n+1 dimensia eŭklida spaco sur n-hiperebenon. Do ĝi donas hiperebenan bildon de la n-sfero.

En la plej kutima okazo, sfero lokigita en 3-dimensia spaco estas projekciata sur ebenon

La projekcio estas difinita sur la tuta sfero, escepte de unu punkto kiu estas la projekcia punkto. Tie kie ĝi estas difinita, la surĵeto estas glata kaj bijekcia. Ĝi estas ankaŭ konforma en signifo ke ĝi precize prezentas angulajn interrilatojn. Aliflanke, ĝi ne precize prezentas areon, aparte proksime al la projekcia punkto.

Rektlinia sfera projekcio estas uzata en kelkaj partoj de matematiko - en diferenciala geometrio kaj kompleksa analitiko, kaj ankaŭ en kartografio, geologio, kaj kristalografio.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search